Soneto kun malsata urso
stomako mia tuj doloras 
kiam mi manĝas verdsalaton 
tio suferigis la fraton 
kaj la patron - genoj sufloras 

verŝajne pro la strataj krioj 
de kontraŭmanifestacio 
kun frustratoj por sensacio 
ne al mi tiuj kripartioj 

iu urso en Siberio 
malsategis kaj mordis homon 
sukcesis la operacio 

malfeliĉulo feliĉiĝis 
povis viziti sian domon 
preskaŭ sana - svisoj prestiĝis
Zuriko, la 20an de marto 1998