Soneto pri ŝanĝoj reversaj
registaro demisiita 
kaj granda lando ne funebras 
sed ĝoje l' aferon celebras 
ĉar estas frue motivita 

mizeruloj diras sincere
ke nova liberula povo 
ŝanĝigos ilin eĉ sen provo 
al kapitalistoj partnere 

imito de demokratio 
ĝis nun problemojn ne sanigis 
ĉie regas burokratio 

de individuoj dependas 
nacifarto sed ne instigis 
ilin tiu kiu ofendas
Zuriko, la 24an de marto 1998