Soneto pri nova tertremo
nur kelkajn sekundojn de timo 
kaj domaĝoj estas grandegaj 
sur vidindaĵoj detruegaj 
ne ekzistas detrua limo 

sen akvo manĝo kaj tegmento 
travivo ne estas facila 
ĉio okazas malutila 
kaj neuzebla por momento 

en Italio tero tremis 
homoj persistis sen paniko 
sed certe ne nur unu ĝemis 

por tertremo ne estas leĝo 
nek kontraŭtrema  politiko 
eĉ ne helpas ardega preĝo
Zuriko, la 29an de marto 1998