tuta naturo freneziĝas vento turniĝas diversflanke kaj pluvon densigas malblanke ĉio en abismo griziĝas momente vido malaperas kaj de nigro venas hurlado io krakas en onda fado pluva akvo korton konkeras Barbara ie partoprenas renkontiĝon de gelernantoj ĉu ŝi uraganon eltenas? miaj zorgoj tuj malaperis ĉar malgrandiĝis pluvaj kvantoj vento ankoraŭ degeneris