Soneto dum la paska lundo
l' dua paskotago kvietas 
ĉe ni entute senviande 
malgraŭ plano manĝi frikande 
nur ovojn ni nun bongustetas 

deserto estas tre malpeza 
hordea grio kun rosinoj 
kun nuksoj kaj kun vitaminoj 
de fruktsiropo diateza 

tre bongusta de nigra ribo 
aŭ de framboj - kiu pli bona? 
estas kaŭzo eĉ por prohibo 

anstataŭ kafo tilifloroj 
infuzo silentbastiona 
por dormi poste dum tri horoj
Zuriko, la 13an de aprilo 1998