Soneto pri la idealoj
„wir wollen keine Nazi-Schweine”
"mi ne vojas naziajn porkojn"
antirasistoj faris korkojn 
vitrobatado pasis fajne 

"ĉu jam perdiĝis idealoj?" 
demandas radia anonco 
"dornkrono" en klara prononco 
kaj en resto estas banaloj 

"la sola idealo - Dio 
aliaj estas nur hurlado 
de ŝakaloj - la timmencio" 

"homoj vidalvide de kosmo 
ŝajnas nur pova imitado 
kiel mare perdita brosmo"
Zuriko, la 21an de aprilo 1998