Soneto - kion fari lingve
mi invitis al vernisaĵo 
gastojn kaj nun mi nuligas 
tro da laboro min instigas 
por fuĝi de tre granda draĵo 

multlingveco estas enua 
proverbo kun bovo kaj pordo 
konformas al tiu malordo 
kun publiko tre malkongrua 

eble mi faros tion vane 
lingvoj pola kaj Esperanto 
en libroj - mi legos germane 

eĉ hundo ne bojos pri tio 
sed hurlos kaj kredos pri kanto 
kun homaro en idilio
Zuriko, la 28an de aprilo 1998