Soneto kun eŭro eura
unu volas kalkuli eŭrojn 
kaj alia eurojn spite 
sed deklinacio subite 
kiel ĉiam incitas neŭrojn 

sur la kongreso lingvistika 
aŭ pere de akademio 
ekestos certe kiel ĉio 
ĝusta regulo gramatika 

ĝis tiu ĉi lingva momento 
ni eŭrikos aŭ eurikos 
por kontento aŭ malkontento 

temas pri tre dura valuto 
kiu eŭropanojn konvinkos 
al komuna mono per knuto
Zuriko, la 3an de aprilo 1998