Soneto kun literatoro
kafejo en paroĥa domo 
inter homoj literatoro 
mondon volas tremi per koro 
kaj volonte per sia nomo 

li diras "fenomeno rara 
novaj vizaĝoj kaj enhavoj 
proponoj pri diversaj savoj 
taŭge por spirito altara" 

"vi skribu almenaŭ du librojn 
komparu ilin kun revuoj" 
"gajno bezonas ekvilibrojn" 

aspektis iom disrevita 
pro la konsilaj malkongruoj 
lia revo ŝajnis ŝtelita
Zuriko, la 4an de aprilo 1998