Soneto pri nomo de Shakespeare
en iu grava invitilo 
ĉiuj nomoj kun antaŭnomoj 
nur Ŝekspiro sen aksiomoj 
ne kongruas kun vodevilo 

mi pensas iom pri la kaŭzo 
ĉu kompostisto erariĝis 
aŭ ĉu redaktoro perdiĝis 
en iu tute longa paŭzo? 

eble distingo aŭ escepto 
kun iuj algluitaj mitoj 
kiel malekzista koncepto 

en kultura departamento 
iu forgesis pri meritoj 
William estas eksperimento
Zuriko, la 6an de aprilo 1998