Soneto pri la vojmontriloj
jen demonstro ke tempo fluas 
li hodiaŭ sesdekjariĝis 
kaj ni infane konatiĝis 
nun ni ambaŭ spertecon ĝuas 

Księżyce Racibórz Krakovo 
li poste estis profesoro 
mi verkisto ankaŭ kantoro 
inter sukceso kaj malpovo 

ekzemploj de daŭra solido 
super aventurisma vojo 
fermitaj restas per perfido 

se mankus konstanta kreado 
tiam mi esprimus per bojo 
"necesa estas navigado"
Zuriko, la 13an de majo 1998