Soneto pri tagoeventoj
espero pli gravas ol pano 
sed oni ĵetis eĉ dolĉaĵojn 
aerponto neis stultaĵojn 
per ĉielpiera divano 

Maurice Bavaud estis murdita 
palestinanoj nun batalas 
en historio vero falas 
blasfemo okazas merita 

kosovanojn oni forpelas 
oni diras kosovbanditoj 
ĉar ili kun serboj kverelas 

polico pafas al vagantoj 
svisoj kaj judoj en ekscitoj 
por homoj mankas variantoj 
Zuriko, la 14an de majo 1998