Soneto kun pia dediĉo
antaŭ kelkaj tagoj mi skribis 
al papo dediĉon afablan 
ĉar li demokration rablan 
pro troa libereco bridis 

mi pro miaj pensoj ridetis 
kredante pri la adorado 
sed krome mi skribis pri pado 
sur kiu ne ĉiuj bontretis 

iu pastro tion tralegis 
sed al papo ĝin ne transdonis 
ĉar episkopo lin ordonis 

al kardinalo lin delegis 
kaj tiu nenion proponis 
nur kolere per dentoj sonis 
Zuriko, la 18an de majo 1998