Soneto pri hejma barĉado
kuiri estas agrableco 
gustumi tre granda surprizo 
al tio venas analizo 
pri de ruĝa vino denseco 

por manĝi barĉon venis gastoj 
de literatura medio 
ĉar la barĉada melodio 
rakontas pri gustaj kontrastoj 

barĉo sarmata - atrakcio 
oni diras ke sensacio 
en la verkista asocio 

ĉe barĉo okazas klaĉado 
ankaŭ legado kaj kantado 
kunveno nomiĝas barĉado 
Zuriko, la 29an de majo 1998