Soneto pri matena stelo
"mi ne bonvenigas aŭroron" 
pri tio mi skribis kelkfoje 
sed tiam mi estis survoje 
kaj mi ne komprenis hororon 

nun oni denove ripetas 
obstine la samajn banalojn 
kaj oni miksas idealojn 
perfide valorojn forĵetas 

pri tiu ĉi konstitucio 
neniu demandis eĉ caro 
ne legis ĝin kun emocio 

Kościuszko vokis por bojkoto 
kaj nur malgranda nobelaro 
lin helpis - ekestis bankroto
Zuriko, la 3an de majo 1998