Soneto pri gegastigantoj
ĉe Marianne kaj Norbert Paprotny 
multaj gastoj - literatoroj 
pentristoj skulptistoj aktoroj 
tempo tre petola - "czas psotny" 

ĉiu trovis la ĝustan lokon 
rostaĵo ŝafida bongustis 
grasaĵo polenton inkrustis 
mastro mem manĝis artiŝokon 

Marianne - tre zorgema mastrino 
kuntentigis ĉiujn per drinko 
kafo kaj kuka "neĝreĝino" 

kiam majstro montris pentraĵojn 
ekstere pluvis - laŭ konvinkoj 
gastoj daŭre gustis manĝaĵojn

Zuriko, la 31an de majo 1998