Soneto kun malversimilo
mi serĉis longe "eŭro"-signon 
en bankoj ankoraŭ ne scii 
kaj nur kolere emociis 
nekredeble perdante dignon 

do mi mem desegnis emblemon 
al "Co" mi du strekojn aldonis 
eldonejo tion admonis 
baldaŭ mi forgesis la temon 

poste okazis ke tro frue 
mi foriris de la dilemo 
ĉar presisto agadis true 

devis fari ankoraŭfoje 
kaj precize laŭ mia skemo 
respondo sonis iom boje 
Zuriko, la 4an de majo 1998