Soneto - ĉu purgatoria?
dum pluva vetero memoro 
sorbiĝas per putra malforto 
per nostalgie plora sorto 
kontraste per bona humoro 

libropremiero revenas 
eĉ se eldonisto bankrotis 
verŝajne malsolide trotis 
mian honorarion tenas 

ĉio pereis eĉ senspure 
sed aŭtoro senĉese vagas 
pripensante vivon future 

pastro Twardowski jam ne plendas
ĉar li pasintecon imagas 
ho Dio - tempo faktojn vendas 
Zuriko, la 12an de junio 1998