Soneto pri felietono
felietono simpatia 
sed eraroj restas eraroj 
feliĉe malantaŭ amaroj 
disiĝas odoro tilia 

LIMMATo strange ne enfluas 
sed elfluas de Zuriklago 
ankaŭ ne por mia imago 
sed tio al mi ne influas 

gravas la amo al Barbara 
kaj reston manĝos strata bovo 
certe eĉ kun gusto amara 

"Semajno kun Skorupski" - temo 
de felietona eltrovo 
skribita kun drinka ŝercemo 
Zuriko, la 13an de junio 1998