Soneto pri la vernisaĵo
estis agrable sed sen kanto  
ĝustatempe ĉiuj foriris 
neniu neniun retiris 
ankaŭ venis neniu hanto 

manĝaĵoj eksterordinaraj 
ankaŭ trinkaĵoj kaj deserto 
ĉe tiu bonega oferto 
intervjuoj estis bonfaraj 

Kuno estas artprofesoro 
Ursula kreiĝas per ŝtonoj 
ambaŭ estas kun bonhumoro 

li havas edzinon ŝi edzon 
laŭ principo de "tri trionoj" 
kontraŭ kutimoj ami mezon 
Zuriko, la 18an de junio 1998