Soneto en festa etoso
mi vidas la placon de supre 
tuj post pentekosto en mardo 
ĉe fontano pisas bastardo 
sur balaaĵaro malsupre 

bronzblovuloj per akvo kraĉas 
en lumo gutoj kristaliĝas 
kun malpuraĵoj kontrastiĝas 
tio tute al mi ne plaĉas 

sur putorando kuŝas floroj 
kiujn friponoj ne altuŝis 
ne kongruas al ŝurkaj moroj 

tro longe daŭras malordego 
purigistoj hodiaŭ fuŝis 
tute ne helpas mia nego 
Zuriko, la 2an de junio 1998