Soneto invitas someron
tri post la deksesa somero 
venis kun suno kaj venteto 
tuj ekrukulis kolombeto 
kaj maldensiĝis atmosfero 

papo alvenis al Vieno 
kunprenis spiritan feliĉon 
iomete subigis riĉon 
deziris bonon por bieno 

vortoj prenitaj de kunteksto 
povas algvidi al eraro 
kiu provokas al protesto 

Irano nun venkis Usonon 
sed tio ne estas amaro 
ĉar Usono semas malbonon 
Zuriko, la 21an de junio 1998