Soneto nome Jan Matejko
Matejko ne estus Johano 
se li ne naskiĝus tre blage 
en Krakovo eĉ senimage 
se li ne fariĝus burĝano 

li pentris pli ol mi priskribis 
de laboro estis ofero 
fuĝadis de urba infero  
silente - li bruon prohibis 

tiom da flagoj sur pentraĵoj 
kaj tiom da superfluecoj 
je malbezonaj heroecoj 

tiom da mensogaj raraĵoj 
kaj ĉio farita precize 
realisme historiize 
Zuriko, la 24an de junio 1998