Soneto kun vojaĝespero
venas tempesto kaj malhelo 
kovras ĉion - forflugis burdoj 
kaj abeloj - ŝajnas absurdoj 
ĉar nur vespoj venas al celo 

de hodiaŭ jam mallongiĝos 
tagoj kaj estos pli malvarme 
tamen por lacaj homoj ĉarme 
kaj pli sane - vivo freŝiĝos 

antaŭ ni kaŝuba vojaĝo 
por Barbara unuafoje 
espereble kun avantaĝo 

eĉ se estas konata spuro 
mi esperas ke estos ĝoje 
dum tiu pola aventuro 
Zuriko, la 25an de junio 1998