Soneto pri pasportomanko
eksterlandano sen pasporto 
estas neniu eĉ ne homo 
sed malbezonata fantomo 
kiu kredas pri lia vorto? 

mi ĝuste planis edziniĝi 
sed sen pasporto mi ne estas 
ambasadoro min molestas 
kaj per tio volas prestiĝi 

nek en Berno nek en Berlino 
nek en Varsovio troviĝis 
iu ajn spuro de ekzisto 

nek notico sur iu listo 
ĉio pri mi tuj malestiĝis 
laŭ oficista halucino
Twierdza Ciszy, la 26an de junio 1998