Soneto pri sunaj radioj
somero ĝuste komenciĝis 
sed estas nube kaj malvarme 
vetero aspektas malĉarme 
ĉar novaj en NATO membriĝis 

post kelkaj tagoj venos ŝanĝo 
kaj homojn atingos prudento 
ne kiel nun milita sento 
suno zorgos pri saĝaranĝo 

kelkajn cerbojn oni rostigos 
ĝuste per la sunaj radioj 
kaj tiam ili ne intrigos 

bruliĝos ankaŭ malestimoj 
por homoj - kontraŭ averioj 
je stulte trapaŝitaj limoj 
Zuriko, la 1an de julio 1998