Soneto pri kolbasaĉeto
mi aĉetas multajn kolbasojn 
kiuj en Svisio ne estas 
(manko de normo min molestas) 
kaj aliajn polajn frikasojn 

Barbara diras ke ni tion 
ne manĝos eĉ dum kelkaj jaroj 
mondofino pro kontraŭstaroj 
venos - difluo prenos ĉion 

vino nur de Kalifornio 
mi aĉetis l' lastan botelon 
kaj du de "l' rusa ĉampanio" 

poste magistrino Turzyńska 
donis kun betfolioj ŝelon 
je doktorino Grochocińska 
Piechowice-Kloc, la 17an de julio 1998