Soneto voje al Gościno
kun mia frato al Gościno 
latituden de Kaŝubio 
al Okcident-Pomeranio 
ni veturadis kun fascino 

domo - iama muelejo 
larĝa kaj alta - trietaĝa 
tipa konstruaĵo vilaĝa 
simila al malsanulejo 

interne ampleksaj salonoj 
kun grandaj muelejaj traboj 
kaj ĉiuj ĉambroj kun balkonoj 

sur muroj pentritaj motivoj 
secesiaj kun floraj faboj 
kaj scenoj de nudaj lascivoj 


Gościno, la 21an de julio 1998