Soneto pri belega Gdansko
en Gdansko agrabla surprizo 
ĉie estas pure kaj orde 
kaj kun moderneco konkorde 
superas junulimprovizo 

tamen multe da amozuloj 
alparolas nin sur la stratoj 
ankaŭ folkloraĉapostatoj 
kaj primitivaj blasfemuloj 

tuta impreso estas bela 
indiĝenoj estas afablaj 
ankaŭ etoso mare vela 

ili zorgas pri propra urbo 
entreprenoj estas establaj 
eĉ se kun miraklaj perturboj 
Gdansko, la 26an de julio 1998