Soneto je gazeta nigro
kovriĝis per nigro gazeto 
ĵurnalistoj skribas pri perdo 
devige funebras eĉ herdo 
tio decas - mortis poeto 

spirito de majstro ridegas 
sed ne povas sendi riproĉon 
blasfemas tamen lian voĉon 
neniu aŭdas kaj ne legas 

la verkoj ekestis hezite 
malespere kaj kun sufero 
kaj ne laŭ mendo plebiscite 

poemo posedas valoron 
se poeto krome de vero 
metas al enhavo doloron 
Varsovio, la 29an de julio 1998