Soneto - akvo kaj naturo
matene pendis pezaero 
nuboj en denseco griziĝis 
kaj siblante akumuliĝis 
pluvego alvenis sur tero 

plantoj unue kuntiriĝis 
kvazaŭ volis de akvo fuĝi 
poste vente komencis muĝi 
arbustoj movante vigliĝis 

akvo tamen estas necesa 
sed troe eĉ povas mortigi 
la plej taŭgas dozo karesa 

de akvo dependas naturo 
kiu ofte povas troigi 
per uragana aventuro 
Zuriko, la 7an de julio 1998