Soneto pri perfidaj ratoj
forgesis bovo pri ideco 
ne vagas - kuŝas en bovejo 
maĉas pajlon apud trinkejo 
kaj muĝas pri membonfarteco 

malantaŭ kapo de azeno 
moviĝas en la jesa signo 
respekte sed tamen sen digno 
kiel dum parlamenta ĝeno 

sub trogo pepas laŭte ratoj 
suspektas ke maljuna bovo 
agis ĉe popoldemokratoj 

rataĉoj planas inspektadon 
per nova asekura movo 
nun faras por tio varbadon 
Zuriko, la 8an de julio 1998