Soneto pri svisaj oficoj
ni aĉetis por la vojaĝo 
kontraŭ kuloj ĝustan rimedon 
survoje vizitis bufedon 
poste venis ofica staĝo 

mi tute forgesis pri ŝtelo 
de mia ŝoforpermesilo 
kaj jen bona svisa utilo 
mi ricevis ĝin - bagatelo 

mi admiras svisajn oficojn 
iliajn bonajn oficistojn 
kaj deziras bonajn indicojn 

por ke ili vivu plezure 
kaj servu ekzemple turistojn 
similajn al mi asekure 

Zuriko, la 9an de julio 1998