Soneto kun torĉoj kaj nuptoj
hieraŭ iaman parokon 
mi vizitis kaj post tagmanĝo 
ekestis edziĝa aranĝo 
nupta paro vizitis lokon 

sur kiu staras monumento 
Varsovia Insurekcio 
por trapasantoj atrakcio 
miksanta modernon kun sento 

patro en rango kolonelo 
filo estas subleŭtenanto 
kaj ribeltorĉoj...? bagatelo! 

pastro invitas novan paron 
kaj disiĝas "cent jarojn"-kanto 
venonteco laŭdas altaron 
Varsovio, la 2an de aŭgusto 1998