Soneto kun terurdonaco
en ĉiuj gazetoj simile 
la samaj temoj kaj eĉ frazoj 
sur iuj senkonsilaj bazoj 
okazas ĉio malutile 

mi legas pri krucoj proteste 
starantaj apud koncentrejo 
kaj supre regas unu bejo 
kiu prijuĝas ĉion feste 

suno bruligas ankaŭ mensojn 
pro tio estas malŝaltitaj 
kaj produktas neniujn pensojn 

kiel donaco por Monika 
raketoj estas disĵetitaj 
sur homoj - teruro unika 
Zuriko, la 23an de aŭgusto 1998