Soneto kun pseŭda maldekstro
Barbara elsendis informon 
ŝi volas kun iu paroli 
kiu maldekstre povas roli 
sed gardante maldekstran normon 

mi ne supozas pri respondo 
ĉar tiuj homoj ofte timas 
ke aliaj laŭ ili krimas 
lefta ŝajnas nur propra mondo 

mi serĉas daŭre iun polon 
kiu klarigus samlandanojn 
ludi parte svisian rolon 

unu la duan Japanion 
volis konstrui - perdis spanojn 
mezure kaj faris nenion 
Zuriko, la 25an de aŭgusto 1998