Soneto skribita koncerte
Mauricio Polini koncertis 
en Lucerno fortepiane 
mi povas diri uragane 
sed ankaŭ per mistero lertis 

malgranda urbo sed kultura 
super mezo - domo muzika 
estas fantaste akustika 
koncertado estas matura 

"familia parko amuza" 
havus tie neniun ŝancon 
ĉar Lucerno ne estas ruza 

Lucerno vigle amuziĝas 
flegas karnavalan balancon 
sed per ponto tamen kliŝiĝas 
Lucerno, la 27an de aŭgusto 1998