Soneto ne nur datrevena
tuj post ribelo konsciencoj 
ekestis jam mensoge feblaj 
kaj laŭ ideoj kompateblaj 
pro al mamono riverencoj 

post tiel nomata "etoso" 
profitojn prenis "etosanoj" 
kiel novriĉaj partianoj 
postuloj dronis en kaoso 

sur grundo de tiama sento 
disfloris "pampersaj" kreaĵoj 
ruzulaj por ĝusta momento  

ne ekzistas alternativo 
kaj malpuriĝas memoraĵoj 
regas nova ekzekutivo 
Zuriko, la 30an de aŭgusto 1998