Soneto pri simpla klaĉado
"mizero eĉ pepas" - proverbo 
sur ĉiuj stratoj praktikiĝas 
dum parlamento kvereliĝas 
pri nova posteno sen cerbo 

revenas feŭda mentaleco 
sed kiel longe - ĝis eksplodo 
je kiu ŝanĝiĝos metodo 
kun efektiva fataleco 

popolo pendigis povantojn 
eĉ episkopajn perfidantojn
aŭ tranĉis kapojn gilotine 
 
kelkaj imitas zorgemulojn 
oni ofte kreas postulojn 
sed ruzeco regas senlime 
Varsovio, la 4an de aŭgusto 1998