Soneto libropremiere
Jan Adamczyk - mia amiko 
kaj nun profesoro doktoro 
pri vibroakustiksonoro 
venis de krakova antiko 

"Bazyliszek" post premiero 
estis nia memorsidejo 
kaj ankaŭ de "Chopin" trinkejo 
(bulgara vino - ne biero) 

poste ni Kuncewicz vizitis 
de l' dudeka etaĝo belan 
vidindaĵon vide profitis 

fine ni ne povis nin plasi 
ni vekis serviston hotelan 
sed li ne volis nin enlasi

Varsovio, la 7an de aŭgusto 1998