Soneto pri familiado
amatajn genepojn mi kore 
karesis - poste nekredeble 
ĉe vodko mi fartis tre feble 
tamen kun plezuro humore 

Izabela kaj Adam estis 
en klubo de librotenistoj 
parolis kun kelkaj verkistoj 
sed tamen ilin ne molestis 

kiel ĉiam fotografio 
estas deviga elemento 
de preskaŭ ĉiu familio 

kaj poste ekestas legendo 
apud kiu progresas sento 
tre ofte ankaŭ kun ofendo 
Varsovio, la 8an de aŭgusto 1998