Soneto senta sed sen sorĉoj
en la tago postpremiera 
mi invitis ŝin al lokalo 
sed ni ne diris pri fatalo 
de nia geedzo severa 

ni rememoris nur feliĉon 
infanojn idojn kaj eĉ hundon 
ankaŭ grandan por amo grundon 
kaj ĉe fino troan fetiĉon 

al kiu mi nun apartenas? 
al nuna edzino Barbara 
kun Zuzanna mi nur kunvenas 

ni ne forstrekos pasintecon 
eĉ se ĝi okazis amara 
flegu ni nian amikecon 
Varsovio, la 9an de aŭgusto 1998