Soneto pri trakoloritaj
ĵurnalisto estas ŝokita 
li diras ke li ne komprenas 
ĉar eble li nun apartenas 
al grupiĝo trakolorita 

mi konis tiujn kiuj kredis 
ke fine venkos komunismo 
kiam venis kapitalismo 
li tiun opinion bredis 

nun ili kontentas pro NATO 
kiel iam pro Varsovia 
Pakto simile kun malsato 

perdante propran identecon 
en medio anomalia 
ili kaptis sendependecon 
Zuriko, la 12an de septembro 1998