Soneto pri septembrpluvaĉo
malantaŭfenestre pluvaĉas 
vintro kverelas kun somero 
griziĝis tuta atmosfero 
tio al mi tute ne plaĉas 

radio diras pri inundo 
eble tio estas diluvo 
homojn turmentas tiu pluvo 
en kelkaj lokoj falas grundo 

danĝera vento batas vitrojn 
kun krakado disrompas ŝutrojn 
timigas turajn akcipitrojn 

el superakvigintaj keloj 
oni elverŝas akvoputrojn 
ĉie brulas sanktaj kandeloj 
Zuriko, la 16an de septembro 1998