Soneto pri nacia marko
skribu sur la vendota varo 
"produkto ..." landa adjektivo 
atestanta pri relativo 
sence de kvalita elstaro 

ekzemple "la svisa produkto" 
sugestas ke estas pli bona 
ol alia tute malkona 
kaj multekosta laŭ dedukto 

ne ĉiam importo valoras 
kaj ne ĉiam donas profiton 
ĉar ne ĉiuj laŭ mendo voras 

kiam civitanoj laboras 
tiam havas motivan spriton 
kaj konsumado eĉ tro floras 
Zuriko, la 19an de septembro 1998