Soneto kun juda poŝtkarto
"ĉu revenas la juda vivo 
al Kazimierz apud Krakovo?" 
"ne ĉar foriris al Jehovo 
kaj restis nur vodko kaj 'piwo'" 

Berthold Diel tiun karton sendis 
post reveno rakonti povis 
ke li eĉ kelkajn judojn trovis 
sed ili lin krude ofendis 

li estas judo sed ne konas 
ĝustajn kutimojn ritualajn 
je religioj li oponas 

eĉ li portas nigran ĉapelon 
sed kredas eventojn realajn 
li certe atingos ĉielon 
Zuriko, la 28an de septembro 1998