Soneto kun malantaŭvido
ĉiufoje sur flughaveno 
mi pensas pri tiuj pilotoj 
kiuj jam forpasis en flotoj 
ne plu ĝuante pri reveno 

pilotoj tion ne konjektas 
ke ili reveni ne povas 
tial ili volonte movas 
sed tamen maŝinoj difektas 

nigra kesto ne povas diri 
ĉion kio vere okazis 
oni emas supoze miri 

jeto falis kaj estis fino 
mortintoj certe ne emfazis 
por parencoj mankas difino 
Zuriko, la 6an de septembro 1998