Soneto ne nur la novjara
bondezirante ni bonmanĝas 
en vortoj sonas feliĉeco 
ĉie regas bondezireco 
sed vere ĝi vivon ne ŝanĝas 

ĉe bondeziroj ni pripensu 
pri ĉiuj kiuj faras jelpon 
urĝe bezonas nian helpon 
ni tiun bezonon kompensu 

rememoru tempon pasintan 
kun ĉiuj kiuj ne plu vivas 
ĉar iris vojon labirintan 

finfine al si mem revenu 
kie amo vortojn derivas 
je propra animo konvenu
Zuriko, la 1an de januaro 1999