Soneto pri griza vetero
dum la tuta tago pluvaĉas 
la plej bone sidi en domo 
aŭdi kiel hurlas fantomo 
al mi tio ĉi ege plaĉas 

ne ĉiam akceptas ni staton 
kiun donas por ni naturo 
sed je hazarda aventuro 
ni tuj elvokas aprobstaton 

vetero certe pliboniĝos 
sed kion fari kun animo 
ĉu ĝi paralele saniĝos 

filozofoj longe disputis 
pri de feliĉo sinonimo 
tamen tre ofte nur balbutis
Zuriko, la 11an de januaro 1999