Soneto pri talentefektoj
ne perdu tempon naivulo 
ĉar mi ne kredas pri talento 
ne estas alia patento 
krom peza laboro de nulo 

mi havis talenton desegnan 
desegnis mi por tuta klaso 
alien min gvidis kompaso 
mi trovis poezion regnan 

mi havis eĉ ekspoziciojn 
sed ĉu mi nun estas pentristo? 
tempo ĉesigas ambiciojn 

mi multe komponis - vi scias 
sed ĉu mi estas komponisto?
POEZIO en mi funkcias!!!
Zuriko, la 16an de januaro 1999